torpedo

torped/o (1)

  1. [ARMEOJ] Cigarforma, mempelata submara armilo, pafata el speciala tubo de submarŝipo aŭ de aviadilo, kaj direktebla al malamika celo, ĉe kies kontakto ĝi eksplodas.
  1. [ZOOLOGIO] G. (Torpedo) de elasmobrankaj fiŝoj el la subklaso de elasmobrankoj, similaj al rajo, sed produktantaj elektran energion por paralizi aŭ mortigi sian predon.
  • torpedi (tr)
    Ataki aŭ detrui per torpedo: la lasta ŝipo de nia konvojo estis torpedita ĉe la enirejo de la Manika kanalo.
  • torpedŝipo
    ŝipo, armita per torpedoj kaj kapabla je granda rapideco.
  • kontraŭtorpedŝipo
    Destrojero.

    torpedo


    Iel rilatitaj:

    fiŝx ŝipx