tifo

tif/o


[MEDICINO] Kn de diversaj kontaĝaj kaj epidemiaj malsanoj, karakterizataj de febro, stuporo kaj malvigleco (ekz. ekzantema febro, flava febro, kosmopolita rekuranta febro, tifoida febro, paratifoj k.a.).
  • ekzantema tifo
    Speco de tifo, karakterizata de ĝenerala erupcio kun tendenco al hemoragioj, kaŭzata de iu rikecio, transdonata de la pulaj kaj pedikaj fekoj.
  • tifoida
    Tia, ke ĝi similas al tifo: tifoidaj afekcioj; tifoida stato (stuporo kaj malvigleco).
  • tifoido
    Tifoida febro.
  • tifulo
    Iu trafita de tifo.
  • paratifo
    Malsano tre simila al la tifoida febro, kaj kaŭzata de salmonelo (Salmonella paratyphi).

    Iel rilatitaj: