teroro

teror/o


[POLITIKO] Sisteme kaj laŭordone uzata krueleco kaj terurado: se tiu gento prezentos la plimulton, ĝi per teroro silentigos la aliajn (Z); la regno de la teroro; la teroro estis la bazo de la nazia regimo.
  • terora
    Rilata al teroro.
  • terore
    Per teroro: ĝemado de la terore silentigitaj prematoj (Z).
  • Teroro
    [HISTORIO] Periodo markita de teroro: la franca Teroro (1793-1794).
  • terorismo
    Politika reĝimo, uzanta la teroron kiel regrimedon: la Stalina, la Hitlera terorismo; en nia lando la terorismo kaj hipokriteco kreskas terure (Z); (f) inter la esperantistaro regas nun ĉiam pli kaj pli granda malamo kaj terorismo (Z) (en 1911).
  • teroristo
    Adepto de terorismo, uzanto de teroro.
  • terori, terorizi (tr)
    Sisteme kaj agite teruri: la Akademio devas ĉion esplori senpasie, ne lasante sin terorizi per laŭtaj krioj (Z).

    Iel rilatitaj: