teko

tek/o

  1. [BOTANIKO] (pp florplantoj) Polensak-paro: la stameno de la angiospermoj ĝenerale konsistas el 2 tekoj, do el 4 polensakoj. [VIDU] poleno.
  1. [BOTANIKO] (pp briofitoj) Kapsulo 2.
  1. [ZOOLOGIO] ĉambreto, sekreciata de diversaj primitivaj animaloj (ekz. de kelkaj hidroidoj), en kiun ili povas retiriĝi ĉe danĝero.
  1. Kolekto kaj kolektujo de dokumentoj: libroteko (biblioteko), kartoteko (kesto aŭ meblo, en kiu oni klasas kartojn 3), filmoteko, mapoteko, gazetoteko, diskoteko (meblo aŭ ejo, en kiu konserviĝas diskoj 2; kunvenejo, en kiu oni dancas laŭ registrita muziko).
    dokumentujo, dosiero.
  1. Subbrake portata ujo, por oportune transporti librojn, kajerojn, dokumentojn, desegnaĵojn: leda, plasta teko.
  • ovoteko
    [ZOOLOGIO] (ĉe iuj insektoj, i.a. ortopteroj kaj blatuloj) Demetita aro da ovoj, ĉirkaŭitaj de likva sekreciaĵo solidiĝinta.
    spermosako.

    Iel rilatitaj:

    aktx meblx