taŭzi
taŭz/i (Z) (tr)
- Malordigi, tirskuante aŭ ĉifante: matena venteto gaje taŭzis ŝian malpezan robon; taŭzi la harojn al iu; (pf); la taŭzita pajlaĵo de la kabana tegmento.
- (f) Malmilde trakti per skuado aŭ tirado: la policanoj iom taŭzis la kaptitan ŝteliston; (f) li alvenis kun mieno taŭzita de teruro.
taŭz (ad)o
Ago de iu, kiu taŭzas. taŭzeti
Facile, mokete taŭzi. distaŭzi (Z)
Komplete malordigi per taŭzado.
Iel rilatitaj:
ĉifx