tabuo

tabu/o


[RELIGIO] Moro, laŭ kiu iaj personoj aŭ objektoj estas normale netuŝeblaj, aŭ iaj agoj nefareblaj sen ia socia aŭ magia puno: multaj el la bibliaj malpermesoj estas tabuoj; (f) la seksaj tabuoj.
  • tabua
    Netuŝebla aŭ malpermesata pro tabuo: en Romo la tribunusoj de la plebo estis tabuaj; (f) tabua temo, vorto (prisilentendaj pro pudoro, timo ks); tabua regularo (ne kritikebla).
    sakrala, sankta.
  • tabui (tr)
    Frapi per tabuo: la Hebreoj jam tre frue tabuis la manĝadon de porkaĵo; ofte okazas ke post la morto de ĉefo, lia nomo estas tabuita; (f) en nia societo oni tabuas la politikajn diskutojn.
    konsekri.
  • tabueco
    Terura karaktero de personoj aŭ objektoj, kiujn oni ne povas tuŝi sen risko je puno aŭ infekto.
    totemo.
  • sentabuigi
    Depreni la tabuon de sur io aŭ iu.

    Iel rilatitaj:

    anatemx