taŭro

taŭr/o

  1. [ZOOLOGIO] Sp. de bovo (Bos taurus), ordinare tenata kiel dombesto. SIN. bovo 1.
  1. Virbovo. [VIDU] taŭrbatalo, taŭrgardisto, taŭrofero.
  1. (f) Viro tre efika en sekskuniĝo: li estis taŭro, [...] dura kaj abrupta (U); espereble Luĉjo ĉeestos la tendaron en Primoŝteno. Kia taŭro! (LB).
  • Taŭro
    1. [ASTRONOMIO] Boreala konstelacio (Taurus), entenanta Aldebaranon.
    1. Figuro de la dua domo de la zodiako, tra kiu Suno pasas de la 20a. de Apr. ĝis la 21a. de Majo.
    1. = Taŭruso.
  • taŭra
    Rilata al taŭro: taŭraj kornoj; (f) taŭra frunto, kolo.
  • taŭristo
    Toreisto.

    taŭro

    Bildvortaro


    128-01 -32 : taŭrobatalo; taŭroludo; toreado
    128-01 : ekzercareno; lernareno
    128-02 : torelernanto
    128-03 : taŭrosurogato; taŭrimitaĵo
    128-04 : bandilista lernanto
    128-05 : toreejo [skemo]
    128-06 : ĉefenirejo
    128-07 : loĝioj
    128-08 : sidlokoj
    128-09 : areno
    128-10 : enirejo de la toreistoj
    128-11 : enirejo de taŭroj
    128-12 : elirejo por mortigitaj taŭroj
    128-13 : buĉejo
    128-14 : taŭrostaloj
    128-15 : ĉevalejo; ĉevalstaloj
    128-16 -29 : toreistoj
    128-16 : pikadoro, surĉevala toreisto
    128-17 : lanco
    128-18 : kirasita ĉevalo
    128-19 : ŝtala krurkiraso
    128-20 : ronda pikadorĉapelo
    128-21 : banderilisto
    128-22 : banderiloj kun kontraŭhokoj
    128-23 : zono; ĉirkaŭventra bandaĝo
    128-24 : matadoro, la toreisto kiu mortigas la taŭron
    128-25 : harplektaĵo, klasindiko de matadoroj
    128-26 : muletao
    128-27 : toreista ĉapo
    128-28 : taŭro; virbovo
    128-29 : lanco
    128-30 : mortiga spadopiko
    128-31 : spado
    128-32 : muletao, ruĝa tuko ligita al bastono
    128-33 : rodeo
    128-34 : juntaŭro
    128-35 : vakero
    128-36 : vakera ĉapelo
    128-37 : koltuko
    128-38 : rodeisto
    128-39 : lazo; kaptoŝnuro
    128-40 : rodeoĉevalo
    128-41 : barilo de rode-ejo

    Iel rilatitaj:

    Aldebaranx Apisx banderilx bestx bovx