taĉmento

*taĉment/o


[ARMEOJ] Elemento de trupo, armeo aŭ floto, al kiu oni komisiis apartan mision: kunliga, sabotada, esplora taĉmento; eliris el la tendaro de la Filiŝtoj tri taĉmentoj da ekstermantoj (X); Li sendis sur ilin taĉmenton da malbonaj anĝeloj (X); li dividis la homojn, kiuj estis kun li, kaj la ŝafojn kaj la bovojn kaj la kamelojn, en du taĉmentojn (X); antaŭe marŝis tuta taĉmento da tamburistoj (Z); artileria taĉmento; taĉmentestro (X).
  • taĉmenti (tr)
    Apartigi kaj sendi kiel taĉmenton: li taĉmentis du skadrojn, por kovri la dekstran flankon de la kolono.

    Iel rilatitaj:

    -ar arierx avanx brigadx gvardix trupx