sulfo
sulf/o
[KEMIO] Mll de sulfuro, uzata en nomoj de kombinaĵoj.
tio/, tiono. sulfato
Salo aŭ estero de sulfata acido H2SO4: fumanta sulfata acido (enhavas SO3); kupra sulfato, CuSO4 (
blua vitriolo); dimetila sulfato, CH3-O-S(O2)-O-CH3, grava sintezreakcianto. acida sulfato, bisulfato, hidrogensulfato
Acida salo de sulfata acido: natria bisulfato, NaHSO4. sulfatanhidrido
Sulfur-trioksido. sulfcianato (ark.) = tiocianato. sulfido - Salo de sulfida acido, H2S, neorganika kombinaĵo de la duvalenta sulfuranjono, S²Ë: zinka sulfido, ZnS (blendo), plumba sulfido, PbS (galeno); sulfida acido, H2S; dihidrogena sulfo (la gaso H2S); disulfido, trisulfido ktp, Me2S2, Me2S3 ktp (polisulfidoj).
- Organika substanco kun la ĝenerala formulo R-S-R (tioetero): metila sulfido CH3-S-CH3.
sulfito
Salo de sulfita acido, H2SO3: sulfitoj estas gravaj industriaj kaj fotografiaj reduktantoj. acida sulfito, bisulfito, hidrogensulfito
Salo de la acida sulfita acido: natria bisulfito, NaHSO3 estas uzata kiel antibakteria substanco en cidro- kaj vinfarado. sulfitanhidrido
Sulfurdioksido. sulfamido = sulfatamido.
sulfamid/o. sulfatamido
Amido de sulfata acido, H2N-S (O2)-NH2. sulfonio
Vd onio. sulfoksido
Organika substanco kun ĝenerala formulo R-S (O)-R: dimetilsulfoksido, CH3-S (O)-CH3, estas tre grava solvanto.
sulfurdioksido. disulfido
Organika substanco kun la ĝenerala formulo R-S-S-R: la aminacido cistino estas disulfido, kiu grave rolas en la strukturo de proteinoj. hidrosulfito
(ark.) = ditionito (Vd tion/). metabisulfito
Salo de la acido H2S2O5: natria metabisulfito estas uzata kiel antioksidanto en la farmacia industrio. persulfatoj
Saloj de la nestabilaj peroksisulfata acido, H2SO5, kaj peroksidisulfata acido, H2S2O8: natria persulfato, Na2S2O8, estas iniciatanto de polimerizado en la fabrikado de iaj plastoj. pirosulfato
Salo de pirosulfata (disulfata) acido HO-S(O2)-O-S(O2)-OH. pirosulfito = metabisulfito. tiosulfato
Salo de tiosulfata acido, H2S2O3: natria tiosulfato estas fotografia fiksanto. tiosulfito
Salo de tiosulfa acido, H2S2O2. sulfo/
[KEMIO] La radiko SO3H-: sulfobenzoata acido ktp.
Iel rilatitaj:
alunx