sulfuro

*sulfur/o

  1. [KEMIO] Elemento, S, atomnumero 16, atommaso 32,07.
  1. [KEMIO] Nemetalo solida, helflava, senodora, facile fandebla kaj brulema, kiun oni trovas en la vulkanaj elsputaĵoj aŭ ekstraktas el ercoj aŭ naturgasoj: [GEOLOGIO] ortoromba, monoklina sulfuro; fleksebla aŭ mola sulfuro; stanga (en formo de stangeto), pulvora sulfuro.
  1. [BIBLIO] Simbolo de la flama kolero de Dio: la lumo de la malpiulo estingiĝos, sur lian loĝejon ŝutiĝos sulfuro (X); la Eternulo pluvigis sur Sodomon kaj Gomoran sulfuron (X); fajro nutrata per sulfuro de l' infero (Z); (f) li odoras sulfuron (estas diableca).
  • sulfura
    Rilata al sulfuro:
    1. sulfuraj kombinaĵoj; sulfura fetoro (pro iuj kombinaĵoj, H2S ks).
      sulfo.
    1. la diablo [...] estis ĵetita en la lagon fajran kaj sulfuran (N); reiri devos mi al la sulfuraj turmentaj flamoj (Z).
  • sulfuri (tr)
    Pritrakti per sulfuro: sulfuri vinberujon (per sulfura pulvoro); sulfuri lanojn (per sulfuraj gasoj); sulfuri barelon (per bruligo de sulfuraj meĉoj).
  • sulfurado
    Tia pritrakto.
  • sulfurejo
    Loko, kie oni kolektas aŭ ekstraktas sulfuron.
  • sulfurilo
    1. [KEMIO] La radiko —SO2 en neorganikaj substancnomoj: sulfurila klorido, SO2Cl2.
      sulfonilo.
    1. [TEKNIKOJ] Aparato por sulfuri.
  • sulfurdioksido
    [KEMIO] SO2, senkolora kaj sufoka gaso, uzata kiel senkolorigilo kaj seninfektigilo. SIN. sulfitanhidrido.
  • sulfurtrioksido
    [KEMIO] SO3, sulfat-anhidrido.

    Iel rilatitaj:

    alumetx cisteinx ekologix