sufiĉa

*sufiĉ/a


Estanta en tia kvanto, kia estas bezona: unu fajrero estas sufiĉa por eksplodigi pulvon (Z); tiu sumo estos apenaŭ sufiĉa, ĝuste sufiĉa, pli ol sufiĉa por via vojaĝo; tio estis ja sufiĉa, por persekuti lin per sia malamo (Z); ĉu vi havas sufiĉajn provizaĵojn?; sufiĉaj estu por vi ĉiuj viaj abomenindaĵoj! (X).
  • sufiĉe
    1. En sufiĉa kvanto; tiom, kiom estas necese: estas sufiĉe da lakto por nutri vin (X); ni havas sufiĉe da viando, sufiĉe da ĉio krom biero.
    1. Ne malpli ol la necesa grado: la akvo ne estis sufiĉe glata, por ke ŝi povu travadi (Z); alveni sufiĉe frue, ke ni povu ankoraŭ dum la tago viziti Emilion (Z); nia lingvo pruvis jam pli ol sufiĉe, ke ĝi povas bonege vivi (Z); ŝi estis bela, tion ni ne povas tro sufiĉe diri (Z); nia urbo havas ne sufiĉe energian policestron (Z); ankoraŭ ne sufiĉe posedi la lingvon (Z); tro ne sufiĉe vestitaj virinoj (Z).
    1. Mezgrade, tolereble, konsiderinde: li rimarkis en sufiĉe granda distanco du rajdantojn (Z); sufiĉe gaja vivovespero (Z); cetere ĝi (la muziko) estis sufiĉe bona (Z); sufiĉe stranga estis tiu kostumo (Z).
    1. Interj., por ĉesigi: li diris al la anĝelo, kiu ekstermis la popolon: Sufiĉe! nun haltigu vian manon (X).
  • sufiĉi (ntr)
    Esti sufiĉa: tio sufiĉas por tuta tagmanĝo! (Z); Lebanon ne sufiĉus por fajro kaj dia bestaro ne sufiĉus por bruloferoj! (X); ĉiu vivo akiros la feliĉon, kiu povas sufiĉi al ĝi (Z); du filoj tiel spritaj, ke eĉ duono de tiu spriteco sufiĉus! (Z); dolĉa lakto tre delikata, kiu tamen tute sufiĉas, por tio ke ili ne plu povas teni la okulojn nefermitaj (Z); sufiĉas, ke mia filo ankoraŭ vivas (X); tio sufiĉas, ke oni esploru la aferon (Z); sufiĉos, se vi skribos al ŝi kelkajn liniojn.
  • sufiĉeco
    Stato de io sufiĉa: ĝui sufiĉecon da nutraĵoj.
  • sufiĉege
    Pli ol sufiĉe, tro abunde: ĉiutage oni havis sufiĉege por manĝi (Z); post pli longa tempo tiuj eternaj Madonoj sufiĉege tedis al mi (Z).
    ĝissate.
  • malsufiĉe (K) = nesufiĉe.
  • memsufiĉa
    1. Tia, ke li, ŝi, ĝi sufiĉas al si mem: memsufiĉa regiono.
      aŭtarcio, memstara.
    1. (f) Kontenta pri siaj faroj aŭ kapabloj.
      malmodesta.
  • nesufiĉa
    Tia, ke ĝia kvanto aŭ grado ne sufiĉas: ĉe nesufiĉa singardeco via entrepreno povas fariĝi danĝera (Z); nesufiĉe kuirita viando; nesufiĉe lernita leciono; suferi je nesufiĉeco da vitaminoj.

    sufiĉa


    Esprimoj

    Absolvita kun benefico de dubo (se la pruvoj ne estas sufiĉe fortaj).
    La atingo de mia brako ne estis sufiĉa por kapti la libron el la breto.
    La demando ne estas sufiĉe maturiĝinta.
    La pompo de la stilo ne sufiĉas por kaŝi la senhavecon de la verko.
    Letero aŭtenta, anonima, kondolenca, kompromita, registrita, nefermita (= publika al), neta (malneto), ne sufiĉe afrankita.
    Ne povi tro (sufiĉe) laŭdi.
    Ne sufiĉas ploro al kreditoro.
    Por sia aĝo, ŝi estas ankoraŭ sufiĉe juna.
    Punpago por ne sufiĉa afranko.
    Si ne estis sufiĉe bona aktorino, por konvinki la edzon pri sia fideleco.
    Ĉu sufiĉas la provizo da viando ?.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    nesufiĉa,sufiĉa,sufiĉe,sufiĉeco,sufiĉege,sufiĉi,malsufiĉe,memsufiĉa

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    nesufiĉa instruiteco, kondiĉo
    necese
    tolereble
    konsiderinde
    abunde
    ĝissate
    kontentige

    Ankaŭ vidu:

    aĝo. ankoraŭ. bona. dubi. fidi. grado havi. instrui. juna. komerci. kongreso. kvalito. kvanto lerni. matematiko. multa. pruvi.

    Iel rilatitaj:

    abundx adekvatx ankoraŭ aĝx bezonx bonx dubx fidx gradx havx instrux jam junx komercx kondiĉx kongresx konsiderx kontentx kvalitx kvantx lernx mankx matematikx maturx multx necesx pruvx satx superflux tolerx