substitui
substitu/i (tr) (Z)
Meti en la lokon aŭ funkcion de: li rimarkis, ke oni substituis kadukan ilaĉon al lia nova pluvombrelo; substitui provizoran helpanton al la malsana profesoro.
RIM. oni 'anstataŭigas' A per B, oni 'substituas' B al A. substituo
Ago de tiu, kiu substituas: okazis en tiu judafero substituo de infanoj. substituaĵo
Io, kion oni uzas anst. alia.
surogato. substituito
Persono plenumanta ian funkcion anst. alia: substituito al la prokuroro.
Iel rilatitaj:
anstataŭ