streĉi

*streĉ/i (tr)

  1. Forte tiri suplan objekton kaj teni ĝin en pli longigita aŭ pli larĝigita stato: streĉi ŝnuron rigida; streĉi draton tra la vojo; streĉi nodon; streĉi pergamenon sur la aperturo; streĉi la tendotolon per lignaj najloj; (analoge) kiam la tamburo estis sufiĉe streĉita (B).
  1. En alta grado uzi sian korpan forton por ia movo, gesto: li pli fiere levis sian kapon, streĉis sian kolon (Z); streĉi la muskolojn de la brakoj; streĉi siajn krurojn (por refreŝigi post sidado); la ĉevalo streĉis la orelojn; (analoge) streĉi la okulojn (Z) (pf).
  1. (f) Uzi plej energie siajn psikajn fortojn, por atingi celon: mi streĉos ĉiujn miajn fortojn kaj nepre alvenos (Z); streĉi la rigardon (Z), la atenton (B); streĉi sian memoron; vane vi streĉis viajn pensojn (Z); li meditis tiel, ke lia cerbo estis forte streĉita (Z); (analoge) streĉi la kuraĝon.
  1. Apliki forton (de tiro, premo, flekso, tordo ks) al elasta korpo, por iel utiligi la rezultontan laboron: streĉi risorton (B), tordostangon; (analoge) streĉi horloĝon (B) (ties risorton); li instruis miajn brakojn streĉi kupran pafarkon (X).
  1. [ARKITEKTURO] Kunigi la tajlitajn ŝtonojn de arko aŭ volbo kaj kunfiksi ilin per ŝlosilo.
  • streĉa
    Karakterizata de streĉo: la vivo devus esti streĉa batalo (Z); streĉe lacita korseto.
  • streĉo
    1. Apliko de forto al parto de la korpo aŭ al pli-malpli elasta objekto: kiu transmovas ŝtonojn, faras al si difekton per streĉo (Z); vundo de muskolo post streĉo; stango sub streĉo de tiro emas plilongiĝi; (f) teni la okulojn en streĉo (Z); dank' al la lasta streĉo de mia energio (Z). [VIDU] streĉolimo.
    1. [FIZIKO] ĉiu el la agoj de fortoj, kiuj deformas korpon: flekso, kunpremo, tordo, tiro, tondo.
  • streĉado
    Longa aŭ ripeta streĉo: troa streĉado de la okuloj povas kaŭzi kronikan kataron (Z); (f) hordaŭra streĉado de la atento estas peno, kiun infanoj ne kapablas.
  • streĉeco
    streĉiteco: ŝi senvive falis, tiel efikis sur si la streĉeco, timo kaj doloro (Z).
  • streĉiĝi
    Iĝi streĉita: ŝtofo, kiu facile streĉiĝas; la naĝmembrano inter la fingroj tiel streĉiĝis, ke ĝi disŝiriĝis (Z); ĉiuj ĝermis, rapide elkreskis, ĉio, kio havis vivon, streĉiĝis supren (Z); li streĉiĝis sur la pintoj de la piedoj, por atingi la libron; (f) la haroj streĉiĝas (Z) (de teruro); streĉiĝi el la haŭto (Z) (pro subita surprizego).
  • streĉiĝo
    1. ŝanĝo de formo, kiun suferas korpo sub influo de tir-, prem- aŭ tordo-forto: streĉiĝo de trabo, de pontoplanko.
    1. Uzo plej energia de io: tio postulas la streĉiĝon de ĉiuj fortoj de la prudento kaj de la volo (Z); ŝia penegado, per sia propra tro forta streĉiĝo, nepovebligis ĉiun progreson (Z).
  • streĉilo
    Io, kio servas por streĉi: streĉilo de drato; streĉilo de poŝhorloĝo.
  • streĉita
    1. Tia, ke oni ĝin fizike streĉis: streĉita kaŭĉuka ŝnuro; streĉita arko; 'Streĉita Kordo' (poemaro de Kalocaĵo).
    1. [LINGVOSCIENCO] (pp parolsono) Tia, ke de ĝia prononco la muskoloj estas streĉitaj pli ol ĉe sono, kun kiu oni faras komparon: ĝenerale la franclingvaj vokaloj estas pli streĉitaj ol la anglalingvaj.
    1. (f) Ekstreme energia: streĉita marŝo (B); ĉe tiu streĉita laboro ĝi rompis al si la femuron (Z); la tuta mondo E-ista atendas kun streĉita atendo la rezultojn de viaj laboroj (Z); ŝi pensis, ke forte streĉita febra penegado kompensos al la cerbo la jarojn de senlaboreco (Z).
    1. (f) Kriza: streĉitaj diplomatiaj rilataj.
  • streĉiteco
    Stato, karaktero de tio, kio estas streĉita: la streĉiteco de la politika situacio.
  • ĉirkaŭstreĉi
    Stringi.
  • disstreĉi
    Disigi per streĉo.
  • kontraŭstreĉi
    Streĉi, por rezisti: estis tia vento, ke oni vere devis sin kontraŭstreĉi (Z).
  • kunstreĉi
    Kunigi per streĉo.
  • malstreĉi
    ĉesi streĉi: malstreĉu vin kaj iom ripozu; li estis kiel instrumento, kies kordoj malstreĉiĝis kaj ne plu povas soni (Z); malstreĉita kablo, risorto.
  • malstreĉa
    Ne rigida, ne strikta.
    loza.
  • trostreĉi
    Tro forte aŭ ofte streĉi: cerba, lerneja trostreĉado.
  • sukstreĉo
    [BOTANIKO] ŝvelo de planto pro premo de la suko.
  • ŝustreĉilo
    Aparato, kiun oni enmetas en ŝuojn ks, por konservi ilian formon.

    streĉi


    Atendi kun streĉita atendo la rezulton de la ekzameno. Buŝon kaj okulojn disstreĉi pro miro. cerbumi : forte, streĉe pensadi pri io (cerb/um/i). elektra streĉo. etendi. Fruigi, streĉi sian poŝhorloĝon. Gorĝostreĉe, Plengorĝe. haĉo, ombrostreĉo. malstreĉi. malpufa. Ne tro streĉu la pafarkon. Okulojn levi, mallevi, fermi, direkti al, streĉi levi petege, bendi (al iu). premi. rigidigi. risorto : elasta lameno aŭ fadeno, kiu reprenas sian antaŭan formon, post kiam ĝi estis fleksita, streĉita aŭ premita. Sian memoron kultivi, ekzerci, streĉi. Sin streĉi sur la piedfingroj. sterni. streĉi : plilongigi aŭ plilarĝigi per tirado; tre uzi sian korpan aŭ spiritan forton; trostreĉita: ne plu elasta. streĉi ankoraŭ pli la impostan ŝraŭbon. streĉi la orelon. Streĉi, malstreĉi la manbremson. streĉilo, streĉbutono. streso, trostreĉado. strikta. tamburo : muzika instrumento (aŭ signalilo) konsistanta el malplena cilindro fermita je unu aŭ du flankoj per streĉita folio (ofte el ledo); simila cilindro en teĥniko. Teksi, streĉi reton kontraŭ iu. Teni la okulojn en streĉo. tiri. tordi. Vundoj : tranĉvundo, skrap-, ŝir-, mord-, ungo-, pik-, bat-, brul-, streĉvundo.
    ŝiri. tiri.

    Iel rilatitaj:

    atentx brakx butonx dekatx etendx fadenx florx horloĝx kordx penx sidx sternx tirx vagonx ŝirx ŝux