stabo

*stab/o

  1. [ARMEOJ] Tiu grupo de superaj oficiroj kun siaj adjunktoj kaj oficistoj, kiu helpas la komandanton de divizio, armeo aŭ armearo en la plenumado de liaj taskoj kaj zorgas pri la detala aplikado de liaj ordonoj.
  1. [KOMUNUZO] Aro de la plej gravaj kunlaborantoj de ĉefo de granda administracio, organismo ks, de la plej eminentaj personoj en unu partio ks: la stabo de la ĝenerala Sekretario de UN; la stabo de ministro, de la laborista partio.
  • stabestro
    La oficiro, kiu komandas stabon.
  • ĉefstabo
    La plej alta stabo de ŝtato aŭ de alianco de ŝtatoj.

    Iel rilatitaj: