spindelo

spindel/o (Z)

  1. En ŝpinmaŝino, tiu fera vergo, sur kiun oni metas la bobenon: fabrikpotencialo de tri mil spindeloj.
  1. [TEKNIKOJ] Pli-malpli konusforma ekstremaĵo de akso, ĉirkaŭ kiu rotacias rado aŭ alia peco: spindelo de aŭtorado, de glitvalvo.
    nabo.
  1. [TEKNIKOJ] Konusforma kapo de modlurmaŝino.
    turbo.
  1. [BIOLOGIO] Organeto karakteriza de la dividiĝantaj eŭkariotaj ĉeloj, konsistanta el spindelforma fasko de mikrotubetoj, sur kiu aranĝiĝas la kromosomoj.


Iel rilatitaj:

centriolx centrosomx