speso
spes/o
[FINANCO] Internacia konvencia monunuo, elpensita de R. de Saussure en 1907 kaj valoranta tiam 0,0025 svisajn frankojn: li faras princan promeson, sed ne havas eĉ speson (Z); se ĉiu speson donos, malriĉulo malsaton ne konos (Z); spesdeko (Z); oni donacas por speso kaj laborigas por spesmilo (Z); spesmilo valoris duondolaron.
stelo 8. [VIDU] cendo, groŝo, kopeko, penco, pfenigo, soldo.
Iel rilatitaj:
cendx
centimx