sortimento

sortiment/o (2)

  1. Kolekto da specimenoj de varoj, por elmontradi al klientoj, detalistoj ks: sortimento da tukoj, da tranĉiloj, da libroj.
  1. Aro da samcelaj objektoj aŭ iloj, kiuj respondas al la diversaj postuloj de uzado: sortimento da tipoj en presejo; sortimento da boltiloj, da preniloj kaj tenajloj; [ELEKTRO] sortimento da bobenoj (gradigitaj laŭ grandeco aŭ induktanco).
    garnituro.
  • sortimenti (tr)
    Liveri taŭge elektitan kolekton da varoj aŭ iloj, inter si diferencaj, sed ĉiuj de unu sama speco: bone sortimentita laborejo, stablo, kompostejo.
  • ekssortimenta
    Restanta sola el elvendita sortimento.

    Iel rilatitaj:

    artiklx