solidara
solidar/a (1)
- Prenanta sur sin la respondecon pri la agoj de aliaj personoj: solidara kun la samideanoj; senti sin solidara kun la tuta pensanta mondo.
- [FINANCO] Akceptinta respondecon pri la ŝuldoj de aliaj personoj: la edzo estas solidara kun sia edzino; (analoge) niaj interesoj estas solidaraj.
solidareco - Reciproka dependeco, komuneco de interesoj, sentoj kaj agoj: liberigi la E-istojn de ĉia suspektebla solidareco kun miaj privataj politikaj kaj religiaj konvinkoj (Z); striko pro solidareco.
- Interdependa respondeco pri ŝuldoj, mondevoj ktp: la solidareco de la heredintoj.
Esprimoj:
Kelkaj kunmetaĵoj:
Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto:
Rilatitaj vortoj:
Iel rilatitaj: