sodo
sod/o
- [KEMIO] Natria hidroksido, NaOH, tre grava kemiaĵo uzata en preskaŭ ĉiuj branĉoj de la kemia industrie: soda sapo (farita el graso kaj NaOH), soda kalko (Vd kalko). [VIDU] sodherbo.
- [KOMUNUZO] Natria karbonato, Na2CO3: lavsodo. SIN. natro 1. [VIDU] sodakvo.
kaŭstika sodo
[KOMUNUZO] Sodo 1. kristala sodo
Sodo 2, vendata en komerco en formo de kristaloj. baksodo
Natria bikarbonato (= hidrogenkarbonato), NaHCO3, uzata anst. gisto en iuj kuketoj kaj panetoj.
bakpulvoro.
Iel rilatitaj: