slavo

slav/o (Z)


Ano de Eŭropa popolaro, formanta unu lingvan grupon: la slavoj okcidentaj (ĉeĥoj, kaŝuboj, poloj, slovakoj, soraboj), orientaj (belorusoj, rusoj, ukrainoj) kaj sudaj (Bosnianoj, bulgaroj, kroatoj, makedonoj, Montenegranoj, serboj, slovenoj).
  • slava
    Rilata al slavoj: slavaj poeziaj tradicioj.
  • slavismo
    1. Ecaro propra al la slavoj.
    1. Dirmaniero, apartaĵo de la slavaj lingvoj.
  • slavisto
    Lingvisto, kiu studas la slavajn lingvojn.
  • tutslavismo
    [HISTORIO] Politika movado por la unuiĝo de ĉiuj slavoj. [VIDU] slavono.

    Iel rilatitaj:

    belorusx