skvamo

*skvam/o

  1. [ZOOLOGIO] Lameneto, teganta parton de la surfaco de diversaj animaloj: kitinaj skvamoj tegas la flugilojn de lepidopteroj; dermaj skvamoj tegas la haŭton de fiŝoj, epidermaj skvamoj la haŭton de reptilioj; (f) tuj falis de liaj okuloj kvazaŭ skvamoj (N).
  1. [BOTANIKO] Rudimenta, membraneca folio, mola aŭ malmola, sur la tigoj, rizomoj kaj burĝonoj de iuj plantoj: skvamoj ĉirkaŭas la burĝonojn kaj iajn bulbojn (
    skvama bulbo).
  1. [MEDICINO] ĉiu el la epidermaj lamenetoj, kiuj disiĝas de la haŭto, speciale de la kapa.
  1. [ANATOMIO] Lamena parto de du ostoj: okcipitosta, temporala skvamo.
  • skvama
    Kovrita de skvamoj: skvama monstro; (analoge) la skvama mano de leprulo.
  • skvamaĵo
    [GEOLOGIO] Skvamforma tavolarbloko, ĉiuflanke limigita de faŭltoj, malmulte translokita.
  • skvamulo
    [ZOOLOGIO] Ordo (Squamata) de reptilioj, kies korpo estas tegita de skvamoj, sen ostaj pontoj en la kranio; du subordoj: lacertuloj kaj serpentoj.
  • skvamaranĝaj
    Parte kovrantaj unuj aliajn, kiel la skvamoj de serpento: skvamaranĝaj ardezoj. SIN. tegolaranĝaj.
  • deskvamiĝi
    (pp epidermo) Lasi pli-malpli grandajn skvamojn defali: en la skarlatino la haŭto deskvamiĝas.
  • disskvamiĝo
    Laŭskvama diseriĝo: [GEOLOGIO] disskvamiĝo de roko pro frosta erozio.
  • senskvamigi
    Forigi la skvamojn: senskvamigi fiŝon antaŭ la kuirado.

    skvamo


    Iel rilatitaj:

    agamx fiŝx haŭtx