skorzonero

skorzoner/o (2)

  1. [BOTANIKO] G. (Scorzonera el asteracoj) de plurjaraj herboj kun laktosuko kaj langetfloraj kapituloj; ĉ. 175 sp-oj de la Mediteranea regiono ĝis C Azio, i.a. la Hispania skorzonero (S. hispanica), el Eŭropo, plurjara legomo kun longa, rekta pivotradiko ekstere nigra, interne blanka, kun longaj, mallarĝaj folioj kaj kun flavaj kapituloj.
  1. [KOMUNUZO] Hispania skorzonero, kultivata por radiko, manĝata kuirita, kaj folioj, uzataj por salatoj.
  1. [KOMUNUZO] Radiko de skorzonero 2: [KUIRARTO] dolĉ-acidaj skorzoneroj.
    tragopogono.
  1. (fm) Ekkrio esprimantan malkontenton: skorzonero! oni ŝovis al mi falsan moneron (T).

skorzonero


Iel rilatitaj:

legomx