skemo

skem/o (4)


[ELEKTRO] Teoria simpligita figuraĵo, prezentanta maldetale ne la formon, sed la aranĝon kaj la rilatojn de io: skemo de tragedio; skemo de cirkvito.
diagramo, grafikaĵo, plano, skeleto, skizo.
  • skema
    Prezentanta skemon: skema desegnaĵo, mapo.
  • fluskemo
    Grafikaĵo, kiu prezentas sinsekvon de procedoj per vortoj kaj interkonektantaj sagoj, ekz. por montri kiel funkcias algoritmo, aŭ kiel oni riparu aparaton.
    instrukcio.
  • konektoskemo
    [ELEKTRO] Desegnaĵo, montranta kiel ĉiuj eroj de iu cirkvito (elektra sistemo) estas konektitaj aŭ konektotaj.

    Iel rilatitaj: