skarpo
*skarp/o
- Longa peco de teksaĵo, kiun virinoj portas sur la ŝultroj kaj kies baskoj pendas ambaŭflanke antaŭ la brusto ĝis la genuoj: silka, indiena skarpo; (f) la skarpo de Iriso (ĉielarko).
- Oficiala insigno, konsistanta el longa peco de teksaĵo, portata de viroj oblikve sur la brusto aŭ zone ĉirkaŭ la talio: se vi volas porti miajn (judajn) kolorojn, vi devas ĉirkaŭligi vin per blustria skarpo (Z); skarpo de urbestro.
- Longa peco de teksaĵo, surŝultre alligita kaj servanta por subteni vunditan brakon.
Iel rilatitaj:
vestx