simbiozo
simbioz/o
Intima kunvivado de du aŭ pluraj specioj de vivuloj kun reciproka avantaĝo: simbiozo inter madreporo kaj algo; (ark.) antagonisma simbiozo (
parazitismo). simbioza
Rilata al simbiozo: simbioza asocio. simbiozi (ntr)
Simbioze vivi: en likeno, fungo simbiozas kun algo aŭ cianobakterio. simbiozanto, simbiozulo
ĉiu el la simbioze asociiĝintaj vivuloj.
Iel rilatitaj: