silicio

silici/o (Z)

  1. [KEMIO] Elemento, Si, atomnumero 14, atommaso 28,09: silicia klorido SiCl4; siliciaj kombinaĵoj.
  1. [KEMIO] Nemetalo bruna (en stato nekristala) aŭ nigre griza (en stato kristala), baza materialo de la elektronika industrio, i.a. en la farado de integraj cirkvitoj kaj fotopiloj.
  • siliciato
    1. [KEMIO] Salo de siliciata acido, H2SiO3 aŭ alia hidrato (ekz. H4SiO4, H2Si2O6): siliciata likvo, Na2SiO3 aŭ K2SiO3, fluorsiliciato (salo de fluorsiliciata acido, H2SiF5). SIN. silikato.
    1. [GEOLOGIO] ĉiu mineralo, karakterizata de la struktura kvaredra elemento (SiO4)çË: siliciata petro (precipe konsistanta el siliciatoj 2). SIN. silikato.
  • siliciido
    Kombinaĵo de metalo kun silicio: zirkonia siliciido (Zr5Si3).
  • aluminisiliciato
    [GEOLOGIO] Siliciato, en kiu Al anstataŭas iajn atomojn de Si de la tetraedroj: la feldspatoj estas aluminisiliciatoj.
  • aluminia siliciato
    [GEOLOGIO] Siliciato, kies (SiO4)çË estas kunligitaj per jonoj Al³È: disteno estas aluminia siliciato.
  • ĉensiliciato
    [GEOLOGIO] Siliciato el kvaredroj, ariĝintaj en rektan ĉenon, simplan (ekz. piroksenoj) aŭ duoblan (ekz. amfiboloj).
  • parsiliciato
    [GEOLOGIO] Siliciato el duopaj (paraj) kvaredroj; ekz. epidoto.
  • folisiliciato
    Siliciato el kvaredroj, ariĝintaj en foliaĵojn; ekz. glimoj.
  • fluorsiliciato
    Salo de fluorsiliciata acido, H2SiF6.
  • retsiliciato
    [GEOLOGIO] Siliciato el kvaredroj, ariĝintaj en tridimensian reton; ekz. kvarco, feldspatoj.
  • ringsiliciato
    [GEOLOGIO] Siliciato el kvaredroj, ariĝintaj en ringojn pro ligoj -O-O-; ekz. berilo, turmalino.
  • izolsiliciato
    [GEOLOGIO] Siliciato el unuopaj (izolaj) kvaredroj; ekz. grenatoj, peridotoj.

    Iel rilatitaj:

    amfibolx