sieĝi

*sieĝ/i (tr)

  1. Kolekti kaj restadigi militistajn trupojn ĉirkaŭ fortikaĵo, por preni ĝin: oni komencis sieĝi la urbon (X); kaj la urbo restis sieĝata ĝis la dekunua jaro de la reĝo Cidkija (X).
  1. (f) ĉirkaŭi, minacante aŭ tedante: kvin aŭ ses almozpetantaj kripluloj sieĝis ĝian pordon (Z); danĝero sieĝas, al Dio ni preĝas-danĝero ĉesas, ni Dion forgesas (Z).
  • sieĝo
    Agado de armeo, kiu sieĝas: la sieĝo de Trojo; meti la sieĝon antaŭ urbo; ĉesigi la sieĝon. [VIDU] sieĝostato.
  • sieĝa
    Rilata al sieĝo: sieĝa milito, artilerio.
  • ĉirkaŭsieĝi
    Akcenta formo de sieĝi.
  • eksieĝi
    Komenci sieĝon: li venis en Judujon, eksieĝis la fortikigitajn urbojn (X); (f) la ekscitita popolamaso eksieĝis la preĝejon (Z).

    sieĝx


    Iel rilatitaj:

    atakx parolx