senato

senat/o

  1. [HISTORIO] ŝtata konsilio de la Romaj respubliko kaj imperio, konsistanta primitive el patricioj, al kiuj aldoniĝis poste riĉaj plebanoj: la Romaj Senato kaj Popolo (leĝa nomo de la Roma regno).
  1. [HISTORIO] ŝtatkonsilio en kelkaj mezepokaj urboj.
  1. Supera kaj malpli grandnombra ĉambro de la parlamento, en diversaj landoj.
  • senata
    Rilata al senato: senata elekto, voĉdono, decido, rajto.
  • senatano
    Membro de la senato.
  • senatejo
    Loko, kie kunvenas la senato.

    senato

    Esprimoj:



    Kelkaj kunmetaĵoj:



    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto:



    Rilatitaj vortoj:



    Iel rilatitaj: