sekci

*sekc/i (tr)

  1. [MEDICINO] Tranĉi anatomian elementon: sekci tendenon, sekci arterion inter du ligaturoj; (f) sekci la vortojn en morfemojn.
  1. [MATEMATIKO] Havi komunan punkton kun; tranĉi: en la eŭklida geometrio du paraleloj ne sekcas unu la alian.
  • sekco
    Ago sekci kaj ties rezulto, pli speciale:
    1. [ARKITEKTURO] [ANATOMIO] Bildo, kiu prezentas la internon de objekto aŭ de anatomia elemento, desegnante ĝin tia, kia ĝi aperus, se oni tranĉus ĝin laŭ ia ebeno: sekco de la katedralo perpendikla al la transepto; transversa, laŭlonga sekco de fervoja trako; horizontala, vertikala laŭlonga, vertikala flanka sekco de konstruaĵo; sekcoj de cerebelo (fruntala, sagitala).
    1. [GEOLOGIO] Desegno de la sekco de terenoj laŭ ebeno ĝenerale vertikala: geologia sekco.
      profilo.
    1. [MATEMATIKO] (pp bildigo) Dekstra inverso de la bildigo, ofte kun certaj kromaj ecoj.
  • sekcado
    Agado de iu, kiu sekcas.
  • sekcaĵo
    Maldika tranĉaĵo el materialo permikroskope esplorota kaj studota: [BIOLOGIO] [MEDICINO] sekcaĵo de organo, [GEOLOGIO] de petro. [VIDU] mikrotomo.
  • sekcanto
    [MATEMATIKO] Rekto sekcanta donitan figuron.
  • sekcilo
    Skalpelo aŭ simila ilo.
  • desekci
    Tute aŭ parte forpreni organon per sekcado: desekci tumoron.
  • dissekci
    Esplore distranĉi homan aŭ bestan korpon: dissekci feton, kadavron de venenmortinto.
  • dissekcado
    Ago de iu, kiu dissekcas: la dissekcado estis longatempe malpermesita de la katolika eklezio.
  • dissekcejo
    Speciala ĉambro en hospitalo aŭ medicina fakultato, en kiu la studentoj lernas la dissekcadon de kadavroj.
    anatomo.
  • dissekcisto
    [MEDICINO] Specialisto pri dissekcado.
  • dusekci
    [MATEMATIKO] Duonigi: dusekcanto de angulo. SIN. bisekci.
  • intersekci
    [MATEMATIKO] Reciproke sekci unu la alian: du ebenoj sin intersekcas; (f) ĉe la intersekco de du vojoj.
  • vivosekco
    [BIOLOGIO] Vivisekcio.

    sekcx


    Iel rilatitaj:

    ablacix analizx anatomx bisturix tranĉx