segmento

segment/o (2)

  1. a) [MATEMATIKO] Parto de geometria figuro, kiu estiĝas je tranĉo per rektoj aŭ ebenoj: segmento de disko; segmento de globo.

b) (pli speciale) Parto de rekto inter du punktoj. SIN. streko.
  1. [ZOOLOGIO] ĉiu el la laŭvice aranĝiĝintaj, pli-malpli egalaj partoj de la korpo de diversaj artropodoj kaj anelidoj. SIN. metamero 2.
  • segmenti (tr)
    Dividi en segmentojn.
  • segmenta
    Prezentanta segmentojn: [ZOOLOGIO] segmentaj animaloj (konsistantaj el sinsekvaj segmentoj).
  • segmenteco
    [ZOOLOGIO] Eco de segmentaj bestoj: segmenteco de anelidoj. SIN. metamereco.
  • segmentiĝo
    [BIOLOGIO] Tuto de la unuaj dividiĝoj de la ovo post la fekundiĝo.

    Iel rilatitaj:

    anelidx