seĝo

*seĝ/o


Meblo, destinita por la sido de unu persono: ligna, metala seĝo; velura seĝo (Z); kana seĝo (Z); aĉeti tablon kun ses seĝoj; alportu seĝon por la gasto; okupi seĝon de prezidanto; rezervi seĝon; seĝo kun kvar, tri piedoj; la Sankta Seĝo (de la papo;
Vatikano).
benko, trono, sidloko; rungo.
  • *seĝeto
    Malgranda seĝo.
    benketo, tabureto, skabelo.
  • kromseĝo
    Seĝeto, aldonita al la regula nombro da seĝoj en teatro, aŭlo ks.
  • apogseĝo, brakseĝo
    Seĝo kun dorso kaj brakoj por sin apogi sidante.
  • beboseĝo
    Longforma subtena seĝo, en kiu eta bebo povas rigardi la ĉirkaŭaĵon en pozicio duonsid-duonkuŝa.
  • elĵetseĝo
    [AVIADO] Tia aranĝaĵo, kiu en necesbezono ebligas elĵeti eksteren per ago de raketo la seĝon de piloto kaj aŭtomate malvolvi paraŝuton.
  • faldseĝo
    Faldebla tolseĝo.
  • fekseĝo
    Seĝo kun truo, por ekskrementi.
  • ferdekseĝo
    Longa faldebla tolseĝo, en kiu oni povas preni pozicion mezan inter sido kaj kuŝo.
  • ĥorseĝo
    Ligna seĝo por kanonikoj, en la ĥorejo de preĝejo.
  • infanseĝo
    Seĝeto kun altaj piedoj, en kiu eta infano povas manĝi aŭ esti manĝigata.
  • klapseĝo
    Seĝo, kies sidloko, fiksita klape, risorte leviĝas post la uzo, por okupi plej malmulte da loko.
  • lulseĝo
    Seĝo, muntita sur du balancarkoj, tiel ke la sidanto povas luli sin.
  • portseĝo
    Seĝo kun tegmenteto, portata de du homoj per du stangoj.
    palankeno, portlito.
  • predikseĝo (Z)
    Katedro, de kiu oni predikas.
  • pufseĝo
    Speco de forte remburita granda kuseno, sur kiu oni sidas.
  • rulseĝo
    Seĝo provizita per radetoj: elektra rulseĝo (por handikapulo).
  • tolseĝo
    Seĝo, kies sidloko estas larĝa tolstrio, fiksita je la du ekstremoj.

    seĝo


    Esprimoj

    En la ĉambro staris brakseĝoj kun altaj skulptitaj dorsoj (Z).
    La Sankta Seĝo (de la papo.
    La kato kuŝis inter la piedoj de la brakseĝo.
    Mi proponas, ke ni honoru ilian memoron per leviĝo de (de sur) niaj seĝoj.
    Okupi seĝon de prezidanto.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    apogseĝo , beboseĝo , brakseĝo ,elĵetseĝo, faldseĝo , fekseĝo , ferdekseĝo , infanseĝo , klapseĝo , kromseĝo , litseĝo , lulseĝo ,multseĝa, portseĝo , postseĝo , predikseĝo , pufseĝo , rulseĝo , kanseĝo ,seĝeto, vicseĝoj , tolseĝo ,X-seĝo, ĥorseĝo

    Parto de

    apogbrako
    apogilo
    balancarko
    brakapogilo
    dorsa arkaĵo
    dorsapogilo
    piedo
    rulilo
    rungo

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    ceremonia
    disponebla
    elektra
    instrua
    juĝ (ist)a
    kana
    komforta
    lama
    levebla
    libera
    ligna
    metala
    moderna
    neokupita
    oportuna
    papa
    pontifika
    remburita
    rustika
    sankta
    surpodia
    velura

    sidi

    amfiteatro
    benketo
    fotelo (brakseĝo)
    funikularo
    galbo
    kanapo
    kuseno
    lignaĵisto
    palankeno (litseĝo, portseĝo)
    piedbenketo
    sekurzono
    sidkesto
    sidloko
    sidmato
    skabelo
    tabureto
    telfero

    Ankaŭ vidu:

    meblo , karuselo , domo , meblo

    Iel rilatitaj:

    amfiteatrx apogx balancx bebx benkx brakx brakx ceremonix disponx domx dorsx elektrx faldx fekx ferdekx fotelx funikularx galbx infanx instrux juĝx kanapx kanx karuselx klapx komfortx krom kusenx lamx levx liberx lignx litx lulx meblx metalx modernx okupitx oportunx palankenx papx paraŝutx piedx podix politikx pontifikx portx post predikx preĝx pufx remburx rulx rungx rustikx sanktx sidatx sidlx sidx skabelx sofx taburetx teatrx telferx tolx tronx vagonx velurx vicx zonx ĝardenx ĥorx