sapoto

sapot/o

  1. [BOTANIKO] Alia, nelegitima nomo (Sapota) de la g. manilkaro.
  1. [BOTANIKO] Sp. de manilkaro (Manilkara zapota) el Meksiko kaj C Ameriko, arbo kun simplaj, elipsaj folioj, kun unuopaj, malgrandaj, hele flavetaj floroj, kultivata en la tropikaj landoj por aromaj beroj manĝataj freŝaj kaj por trunkŝela laktosuko uzata en fabrikado de maĉgumo (
    ciklo).
  1. [KOMUNUZO] Manĝebla bero de sapoto 2 kaj de Pouteria sapota el sapotacoj.
  • sapotacoj
    [BOTANIKO] Fam. (Sapotaceae) de arboj, arbustoj kaj arbustetoj kun regulaj, kompleksaj floroj en malgrandaj cumoj kaj kun beroj; tropika fam. de ĉ. 975 sp-oj el 53 g-oj, i.a. arganio, maduko kaj manilkaro.
  • sapotbero
    Sapoto 3. [VIDU] ciklo.

    Iel rilatitaj:

    arganix ĉiklx