rutino

rutin/o

  1. Lerto, akirita per praktika ripetado kaj longa kutimo: tiuj interpretistoj bezonas eksterordinaran lingvan rutinon kaj penselastecon; li havas la rutinon de la komerca korespondado.
  1. Nevenkebla kutimo, pro kiu oni konstante kaj senpense plenumas sammaniere samajn agojn: la rutino kaj spirita inercio (Z); resti sklavo de la paraliza rutino.
  • rutina
    Rilata al rutino:
    1. sekvi la rutinan vojon; tio estas nur rutina pridemandado.
    1. la kongreso estas blindigita per la rutinaj kutimoj (Z); konforma al la rutinaj ideoj de la amaso (Z); rutine ripetadi la samajn kontraŭdirojn.
  • rutinismo
    Sistemo de agado kaj pensado, fondita sur la rutino.
  • rutinulo
    Homo, kiu lasas sin gvidi nur de rutino: la batalo kontraŭ la rutinuloj (Z); la plej obstinaj rutinuloj kaj malamikoj de ĉio nova (Z).
  • rutino, rutozido
    [KEMIO] [FARMACIO] Heterozido, C27H30O16, ekstraktata el ruto k.a. plantoj, i.a. el la g. citruso; medicine uzata (plifortigas la sangkapilarojn); unu el la konsistaĵoj de la vitamino P. PIV ruto

    Iel rilatitaj:

    burokratx