rudimento

rudiment/o

  1. Komenca, elementa scio de scienco aŭ arto: la rudimentoj de la gramatiko (B).
  1. [BIOLOGIO] Restaĵo de reduktiĝinta organo, perdinta sian funkcion dum la evoluo: kokcigo kaj cekuma apendico de homo estas rudimentoj; rudimentoj de brankoj ekzistas ĉe homo. [VIDU] primordio.
  • rudimenta
    Prezentanta rudimenton:
    1. materialo en formo rudimenta (Z); via talento restas en stato rudimenta, neprilaborita (Z).
    1. rudimenta vosto de la homsimilaj simioj.


    Iel rilatitaj:

    abocx