ruĝa

*ruĝ/a

  1. Samkolora, kiel sango, rubeno, ardantaj karbaĵoj ks: ruĝaj tomatoj, papavoj; ruĝa koralo, cinabro, minio; ruĝa ĉapelo de kardinalo; havi la nazon ruĝa (de malvarmo, ebrio), la kubutojn ruĝaj (pro kontuzo), la okulojn ruĝaj (pro laciĝo aŭ plorado); metante la ruĝajn brakojn unu sur la duan (Z); la Ruĝa Kruco; ĉerizruĝa, brikruĝa, vinruĝa.
    karmezina, karmina, punca, rufa, skarlata.
  1. Distingiĝanta de aliaj variaĵoj per tiu (ofte proksimuma) koloro: ruĝa cervo, perdriko; [BOTANIKO] ruĝa beto, groso; [KEMIO] ruĝa fosforo; [GEOLOGIO] ruĝa arĝenterco (Ag3SbS3); ruĝa fererco (= hematito, Fe2O3); ruĝa kuprerco (SIN. kuprito, Cu2O); ruĝa plumberco (PbCrO4); ruĝa vino, viando (
    blanka); ruĝa flanko (babordo); ruĝaj trafiklumoj (malpermesantaj trairon;
    verda); ruĝa signalo (indikanta danĝeron).
  1. Simbolanta per tiu koloro la laboristan movadon, precipe ties socialismajn kaj komunismajn partojn: la ruĝa standardo; la Ruĝa Sindikata Internacio (1921-193 [BUDHISMO] ); la Ruĝa armeo (nomo de la armeo de la rusa revolucio kaj de Sovetunio, 191 [AGRIKULTURO] -194 [GEODEZIO] ).
    blanka, flava.
  • Ruĝa maro
    Maro inter Afriko kaj la Arabia duoninsulo (3 [AGRIKULTURO] °E, 22°N).
    Sueza.
  • ruĝo
    La ruĝa koloro: la vibrantaj ruĝoj de mezepokaj vitraloj; dolora ruĝo aperis sur ŝia vizaĝo (Z); tiu aludo elvokis fortan ruĝon sur la vangojn de la bela virino (Z); en la noktoj horizontala ruĝo anoncas la barbarojn (K); varmigi ĝis ruĝo.
  • ruĝaĵo
    Io ruĝa.
  • ruĝeta
    Dube ruĝa, ruĝanuanca: la karboj prilumis la blankan vizaĝon, kiu de tio iom ruĝetiĝis (Z).
  • ruĝigi
    Fari ruĝa: la varmego ruĝigis ilin; (f) ruĝigi sian flagon.
  • ruĝigilo
    ŝminko, per kiu oni ruĝigas la lipojn, vangojn. SIN. ruĵo.
  • *ruĝiĝi
    Iĝi ruĝa: ĉiuj rozoj ruĝiĝas kaj komencas bonodori (Z); ruĝiĝi de honto (Z); ili tute ne hontas, ili eĉ ne povoscias ruĝiĝi (X).
  • ruĝiĝema
    Facile ruĝiĝanta: la knabeto ruĝiĝis de plezuro, ĉar li estas tre ruĝiĝema (Z).
  • ruĝulo
    1. Homo el la t.n. ruĝa raso.
    1. Maldekstrulo, revoluciulo.
  • ruĝumi (tr)
    ŝminki per ruĝaĵo: ŝi estas ruĝumita (G).
  • infraruĝa
    [FIZIKO] (pp elektromagneta ondo) Havanta ondolongon inter [AGRIKULTURO] 00 nanometroj kaj 1 mm (frekvencon malsuperan al tiuj de la ruĝaj radioj).
  • transruĝa = infraruĝa.
  • ĉielruĝo
    Tempo, dum kiu la ĉielo estas ruĝa: duono de ili tenis lancojn de la leviĝo de la ĉielruĝo ĝis la apero de la steloj (X); la luno lumis inter la ĉielruĝo vespera kaj la ĉielruĝo matena (Z).
  • flavruĝa
    Rufa.
  • kongoruĝo
    Vd Kongo.
  • matenruĝo
    Aŭrora: leviĝis la matenruĝo (Z); se mi prenus flugilojn de la matenruĝo [...] (Z).
  • sangoruĝa
    Sangokolora.
  • vesperruĝo
    Vespera krepusko.


    Epifizo konsistas el spongeca osto entenanta ruĝan medelon. Havi ruĝan, bonan nazon. Hematioj (ruĝaj globuloj). Infra'ruĝa. La frukto de pomvario Ruĝa Melba havas ruĝan vangon. La matenruĝo. Okuloj ruĝaj de plorado. Preterpasi la ruĝan signalon. ruĝa kiel peonio. Semaforo: la ruĝa, oranĝa, verda lumo (lumsignaloj).
    cinabro. fajra. karmezino. karmino. kongesti. purpuriĝi. roza. rubeolo. sangoplenaj okuloj. skarlato. vermiljono.
    flava. koloro. sango. suno.

    Iel rilatitaj:

    Sunx alizarinx almandinx alzanx ardx atentx babordx batokromx bejx betx blankx brulx brunx flavx florx kolorx kuirx matenx nazx rozx sangx varmx vesperx vinx ĉerizx