ronki

*ronk/i (ntr)

  1. Eligi bruon dum dormo, plejofte pro vibrado de la palata velo: via mastrino diris, ke li ronkas nun kiel mil diabloj (Z).
  1. Eligi, ekster la dormo, bruon similan: la ĉevalo nervoze ronkis; li ronkis kiel kolera leonido (B); la cervo ekronkis, sentante la homan odoron (B).
    grunti, rasli.
  • ronko
    Sono, kiun faras ronkanto: lia ronko min vekis.
  • ronkado
    Daŭra ronko: terura estas la beleco de ĝia (ĉevala) ronkado (X).

    Iel rilatitaj: