rifo

*rif/o

  1. Kresto el roko, ŝtonetoj aŭ sablo, kies supro ĝuste aŭ preskaŭ atingas la surfacon de la maro: la ventego ĵetis ŝipojn sur la mortodonajn rifojn (Z); mia ŝipo rompiĝis sur rifoj (Z); etendiĝis sablorifoj sub la akvo (Z); la skombraj sablorifoj (Z).
    ŝero, benko.
  1. (f) Danĝerigilo, risko de malsukceso: ni ne devas ignori la rifojn, kiujn ni renkontos sur nia vojo.
  • rifa
    Prezentanta rifojn: rifa maro; senhoma bordo de rifa kaj sovaĝa insuleto (Z).
  • koralrifo
    Rifo, konsistanta el kalkoskeletoj de koraluloj kaj de aliaj vivuloj kun kalkoŝeloj.

    Iel rilatitaj:

    atolx