rifuĝi

*rifuĝ/i (ntr)


Serĉi ie aŭ ĉe iu protekton kontraŭ danĝero, persekuto, malfacilaĵoj: rifuĝi en eksterlando dum revolucio (B); la banditoj postsekvis lin, sed li rifuĝis en policejo; de la tentoj de la vivo ŝi rifuĝis en monaĥinejo; la infano rifuĝis apud la patrino; per tima salt' rifuĝis nun de sia reĝo la popol' (de l' ranoj) (K); (f) kiu kutimas ĉion juĝi, nenie povas rifuĝi (Z) (kontraŭ la kritikoj); [BUDHISMO] mi rifuĝas en la Budho, en la Darmo kaj en la Komunumo (kredkonfeso); al Vi mi rifuĝas (Z); sub liaj flugiloj vi rifuĝos (X).
fuĝi, saviĝi.
RIM. Oni ne uzu 'rifuĝi' en la signifo de 'forkuri'.
  • rifuĝo
    Protekto, ŝirmo kiun oni serĉas ie aŭ ĉe iu: la rabistoj trovis ĉe ni rifuĝon (Z); oni donis al ili la urbojn de rifuĝo (X); granda estas la mondo, sed rifuĝon ne donas (Z) (pro indiferenteco); (f) lasu min havi rifuĝon sub la kovro de Viaj flugiloj (X); vi estas por mi defendo kaj rifuĝo en la tago de mia malfeliĉo (X).
    azilo, haveno, oazo.
  • rifuĝejo
    1. Loko, kie oni rifuĝas: en via dom' mi trovis rifuĝejon (Z); David kun siaj homoj iris en la rifuĝejon (X); (f) Li estos rifuĝejo por siaj infanoj (X).
    1. Azilo por senhavuloj, senfamiliaj infanoj ks: la knabineton oni akceptis en rifuĝejon (Z).
    1. [EKOLOGIO] Terspaco, en kiu biocenozoj rifuĝas okaze de drasta klimata ŝanĝiĝo, ĉar ili povas tie pluvivi: Mediteraneaj landoj estis rifuĝejo por mezvarmejaj bestoj kaj plantoj dum glaciepokoj. [VIDU] rifuĝrelikvo 2.
    1. [SPORTO] ŝirmejo, aranĝita en la altaj montoj por la sportistoj.
    1. [TRAFIKO] Iom elstara loketo, ĉirkaŭita de ŝtonbordero, sur mezo de urba ŝoseo, por faciligi al la piedirantoj la transpason.
  • rifuĝinto
    1. Persono de fremda lando, rifuĝinta pro politikaj aŭ religiaj persekutoj.
    1. Persono de alia regiono, forkurinta antaŭ la militdanĝeroj.
      deloki, deporti, ekzili.

    rifuĝi


    Esprimoj:

    la infano rifuĝis apud sian patrinon;
    Rifuĝi enmonaĥejon, en eksterlandon;
    Du kabanoj, kvazaŭ rifuĝintajapud la bazo de monto. 


    Kelkaj kunmetaĵoj:

    rifuĝinto, rifuĝejo


    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto:


    ŝirmejo
    danĝero
    foriri
    forkuri
    azilo
    fuĝi
    savi
    azilo
    minaci

    Rilatitaj:

    oazo


    Iel rilatitaj:

    azilx danĝerx fuĝx havenx konstrux minacx oazx savx ŝirmx