revizii

revizi/i (tr) (3)

  • I- Oficiale elnombri, kontrolante pri taŭgeco, legitimeco ks: oni reviziis la popolon, kaj montriĝis, ke tie estas neniu el la loĝantoj de Jabes (X); revizii rekrutojn pri sanstato; revizii la pasaĝerojn de aviadilo el infektita lando.
  • II- Esplorkontroli, por malkovri eventualajn misojn kaj ilin korekti, i.a.
    1. [TIPOGRAFIO] Trarigardi prespretan tekston, por malkovri kaj korekti la erarojn: revizii manuskripton post la morto de la aŭtoro.
    1. [JURO] Reekzameni juĝitan aferon laŭ plendo de unu el la partioj pri mankoj en la antaŭa proceso.
    1. [TEKNIKOJ] Esplori la staton de maŝino, farante la necesajn alĝustigojn kaj riparojn, por ke ĝi perfekte refunkciu: revizi motoron de aŭto, aviadilon, instalaĵon.
      varti 2.
  • III- Modifi, por adapti al nova situacio: revizii la konstitucion, la statuton, la kondiĉojn de traktato; revizii kodon, regularon (B); revizii la kalkulon de pensio; (f) ĉe la lumo de tiu nova fiziko ni devas revizii ĉiujn niajn konceptojn pri la materio; revizii la politikan linion de la partio; revizii sian opinion pri la afero.
  • revizio
    Ago de tiu, kiu revizias: policanoj faras revizion de ĉiu alvenanta ŝipo (B); la revizio de la lastaj presprovaĵoj ne estis serioze farita; revizio de proceso far la apelacia kortumo; ĉiujara revizio de la aviadiloj; proceduro difinita por konstitucia revizio.
  • reviziismo
    Tendenco aŭ movado, celanta revizii la konstitucion de iu lando, la fundamentojn de iu doktrino aŭ de establita idearo, precipe pri politiko.
  • reviziisto
    Partiano de reviziismo.


    Esprimoj:



    Kelkaj kunmetaĵoj:



    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto:



    Rilatitaj vortoj:



    Iel rilatitaj: