renegato

renegat/o

  1. [HISTORIO] Kristano, kiu konvertiĝis al islamo.
  1. Homo, kiu forlasis siajn religiajn aŭ politikajn opiniojn kaj akceptis aliajn: tiuj, kiuj defendas Volapükon nur tial, ke ili timas esti nomataj renegatoj (Z); (f) mia nazo ne fariĝis renegato (ne perfidis min) (Z).

RIM. Unu sama homo estas 'renegato' por tiuj, kies kredon li forlasis, kaj 'konvertito' por tiuj, kies kredon li alprenis.
apostato.
  • renegati
    Konduti kiel renegato.
  • renegateco
    Stato de renegato: la renegateco, je kiu kelkaj volapükistoj riproĉas iliajn estintajn kolegojn (Z).

    Iel rilatitaj:

    anstataŭ fuĝx