relajso

relajs/o


[TEKNIKOJ] Aparato, kiu ricevas malfortan efikon kaj kiu siavice resendas la saman aŭ similan efikon fortigitan, aŭ kiu resendas diferencan efikon deziritan; la efikoj ricevataj kaj elsendataj povas esti mekanikaj movoj, elektraj kurentoj, pulso de lumo ktp: telefona relajso; diferenciala relajso; relajso kun movebla bobeno; relajsostacio (de televido), relajsobremso, relajsodirektiloj, relajsomotoro (servomotoro).
kuplado, kibernetiko, memreganta.
  • termorelajso
    [ELEKTRO] Relajso, sensiva al variado de temperaturo.

    relajsx


    Iel rilatitaj:

    elektrx