rektifi

rektif/i (tr) (Z)

  1. [KEMIO] Purigi likvon per nova distilo aŭ alia kemia procedo.
  1. [ELEKTRO] Transformi alternan kurenton en nur pozitivan kurenton, aŭ nuligante la negativajn alternancojn (unualternanca kurento) aŭ pozitivigante ilin (dualternanca kurento).
    malmoduli.
  1. [MATEMATIKO] (pp kurbo) Trovi la longon de la kurbo: la kurbo de von Koch ne estas rektifebla.
  • rektifo
    Ago rektifi: unualternanca (SIN. duononda), dualternanca (SIN. plenonda) rektifo.
  • rektifilo
    [ELEKTRO] Organo aŭ aparato por rektifi alternan kurenton.

    rektifx


    Iel rilatitaj:

    elektrx