reakcio

reakci/o (3)

  1. [POLITIKO] Politika agado de konservemuloj, kontraŭstaranta al la demokrataj, progresemaj partioj kaj celanta revivigi la pasintan staton de la aferoj sociaj kaj politikaj.
    blanka, dekstra.
  1. [BIOLOGIO] Organisma ago, celanta estigi efikon kontraŭan al la efiko de la trafinta ago. SIN. kontraŭa reago: reakcio de ĉelo je varmigo; (f) ĉi tiu profunde hontiga penso vekis en si reakcion de la spirito (Z).
    reago, retroago, retroreguligo.
  1. [KEMIO] Efiko de substanco, kiu agas sur alian, kun kiu ĝi estas miksita. SIN. reago.
  1. [FIZIKO] Kontraŭa ago, per kiu ĉiu materia punkto kompensas la agon de la forto aganta kontraŭ ĝi: la ago kaj la reakcio estas egale grandaj kaj inversdirektaj.
  1. [TEKNIKOJ] Antaŭenmovo, estigita sen mekanika perilo (kiel rimenoj, radoj ktp), sed per forta interna antaŭenpuŝo de gasoj malantaŭen elĵetataj.
  • reakcia
    Rilata al reakcio:
    1. reakcia partio;
    1. reakcia rapideco;
    1. reakcia varmo;
    1. , 5 reakcia aviadilo ( [VIDU] ĵeto).
  • reakcii (ntr)
    Montri reakcion, reagi.
  • reakcianto
    [KEMIO] Substanco, uzata pro siaj kemiaj ecoj, por ekscii, ĉu difinita substanco troviĝas en iu miksaĵo aŭ kombinaĵo, aŭ ne. SIN. reaganto.
  • reakciigi
    Kaŭzi reakcion, kaj konstati per tio la ĉeeston de iu substanco: reakciigi per kupro.
    analizi.
  • reakciulo
    Homo kun reakciaj tendencoj aŭ aktiveco.
    dekstrulo, faŝisto.
  • ĉenreakcio
    [KEMIO] Procedo, ĉe kiu unu reakcio kaŭzas tuj plian reakcion ktp.
  • kolorreakcio
    [KEMIO] Reakcio, ĉe kiu la estiĝanta koloro pruvas la ĉeeston de serĉata substanco.


    Esprimoj:



    Kelkaj kunmetaĵoj:



    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto:



    Rilatitaj vortoj:



    Iel rilatitaj:

    adenozilx atomx