rato
*rat/o
- [ZOOLOGIO] G. (Rattus) de mamuloj el la ordo² de ronĝuloj, parencaj al la musoj, sed pli grandaj kaj kun tre longa vosto; iuj sp-oj, precipe la nigra rato (R. rattus) kaj la bruna rato (R. norvegicus), faras gravan malutilon al homoj: tro saltas la rato, ĝin kaptas la kato (Z); kontentigi la katon kaj kune la raton (Z); rathundo, ratkaptilo; raticido.
muso, lemo.
- (f) Homo lukravida: malsaĝaj feniciaj ratoj (B).
moskorato = ondatro.
Iel rilatitaj: