rano

*ran/o


[ZOOLOGIO] G. (Rana) de senvostaj vertebruloj el la klaso de amfibioj, ordo de anuroj, similaj al bufo, sed kun longaj postaj kruroj, senveruka haŭto kaj kun dentoj: la tuta fluejo estis plena de ranoj (Z); neniaj ranoj ludas (kantas) bele kiel polaj (G); la ranoj, kiuj volis reĝon (K); rano eĉ en palaco sopiras pri marĉo (Z); ranhomo; [KUIRARTO] ranfemuretoj. [VIDU] kvaki.
amfibioj, batrako, bufo, hilo, salamandro, trituro.
  • verda raneto = hilo.
  • rana
    Rilata al rano: rana kisto ( [MEDICINO] likva tumoro de la salivaj glandoj, situanta sub la lango).
  • ranedoj
    Fam. (Ranidae) de anuroj, al kiu apartenas i.a. rano.
  • ranido
    Larva formo de rano, ankoraŭ ne havanta krurojn kaj spiranta per brankoj.


    Esprimoj:



    Kelkaj kunmetaĵoj:



    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto:



    Rilatitaj vortoj:



    Iel rilatitaj:

    akvarix amfibix anurx bufx