raŭpo

*raŭp/o

  1. [ZOOLOGIO] Larvo de papilioj kaj de kelkaj aliaj insektoj.
    larvo, pupo, krizalido, imagino.
  1. [TEKNIKOJ] Senfina ĉeno, konsistanta el larĝaj ŝtalaj platoj kun reliefaĵoj, kaj ĉirkaŭanta la radoaron de pezaj veturiloj, tiel ke la radoj ruliĝas kvazaŭ sur kontinua relvojo: la uzo de raŭpoj ebligas la veturadon sur malebena aŭ mola tereno; raŭpaŭto, raŭpkamiono, raŭpotraktoro.
  • raŭpero
    ĉiu el la platoj, interligitaj en raŭpo 2.
  • senraŭpigi
    Detrui la raŭpojn de arbo, arbeto, ĝardeno ks.
  • silkraŭpo
    Vulgara nomo de la raŭpo de papilioj, produktantaj silkon, uzatan de homo, speciale bombikso.

    raŭpo


    Iel rilatitaj:

    bombiksx insektx ĝardenx