profeto

*profet/o

  1. [RELIGIO] Homo, kiu deklaras sin inspirita de iu dio kaj rivelas ties mesaĝojn: [BIBLIO] la grandaj profetoj (Jesaja, Jeremio, Jeĥezkelo); profeto kaj pastro hipokritas (X); da profetoj de Baal estas 450 homoj (X); ĉi tiu estas la profeto, Jesuo el Nazareth; [ISLAMO] la Profeto (Mahometo); neniu estas profeto en sia urbeto (Z).
  1. [KOMUNUZO] Homo, kiu pretendas kapablon antaŭdiri estontaĵojn: vera, kiel vorto de profeto (Z).
  • profeta
    Rilata al profeto: profeta vizio (X) parolo (X), prediko (X).
  • profeti
    1. (ntr) Paroli, agi kiel profeto: viaj filoj kaj viaj filinoj profetos (X).
    1. (tr) Antaŭdiri estontaĵojn: la profetoj profetis per Baal (X); malveraĵon ili profetas al vi (X); (vs: eldiri tion, kion oni divenis): profetu al mi, kiu vin frapis? (N).
      aŭguri.
  • profetino
    Virino, kiu profetas: Debora, profetino (X).
  • profetaĵo
    Tio, kion iu profetas: sepdek jarsepoj estas destinitaj [...] , por ke [...] sigeliĝu la vizio kaj profetaĵo (X).
  • profetismo
    Psika-religia fenomeno, kiu faras el homo profeton: profetismo gajnas specifa trajto de la semidaj religioj.

    profilakt/i (tr) = [VIDU] preventi.

  • profilaktiko (Z)
    [MEDICINO] Tiu fako de la medicino, kiu esploras la manierojn preventi malsanojn: persona profilaktiko; profilaktika procedo, rimedo.


    Esprimoj:



    Kelkaj kunmetaĵoj:



    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto:



    Rilatitaj vortoj:



    Iel rilatitaj:

    Amosx Biblix Cefanjx Danielx Debora Deborx