profano
profan/o (3)
Tiu, kiu ne estis inicita en sanktaĵojn, misterojn ks: kompreneble la rezultatoj de tia sperto estas tenataj en plej granda sekreto antaŭ la profanoj (Z); estas malpermesate al la profanoj eniri en fraAmasonan templon.
laiko. profana
Fremda al la sanktaĵoj kaj religiaj misteroj: la profana historio (kontraste kun la Biblia); kelkaj el liaj disĉiploj manĝis kun manoj profanaj, t.e. ne lavitaj (N); evitu profanajn babiladojn (N).
malpura. profani (tr)
Konduti kiel profano, t.e.: - Malobservi la sanktecon de religiaĵoj: profani preĝejon per adulta intrigo, sanktan vazon per malpia uzo; ne profanu per furiozo kaj per mortigado la templon de l' diino (Z); ĉar la titolado de Dio per 'Sinjoro' estas io tro triviala kaj profananta [...] (Z).
- Malobservi la respekton ŝuldatan al io aŭ iu: se troviĝos inter ni persono, kiu profanas nian feston per persona ambicio, ni ĉiuj deturnos nin de li (Z); ni ne profanu tiun profundan senton per teoriaj klarigoj (Z); mi estis jam preta protesti, ke la kanajlo tiel profanas mian nomon (Z).
atenci, malsanktigi.
profanado
Ago de tiu, kiu profanas ion: la profanado estis ordinare punita per morto. profananto
Tiu, kiu profanas ion. profaneco
Karaktero profana.
Iel rilatitaj:
pix
preĝx