pra-

*pra/

  • I- Pref. , montranta:
    1. La sekvantan, supreniran aŭ malsupreniran gradon de parenceco: praavo (patro de avo); en la tempo de mia praavino (Z); pranepo (filo de nepo); praonklo (patro de onklo); pranevo (filo de nevo).

    RIM. Pro la ekzisto de la vortoj 'avo' kaj 'nepo', 'prapatroj' kaj 'prafiloj' akiris la signifon de la plej malproksimaj antaŭuloj aŭ posteuloj.
    1. Grandan primitivecon, longan antaŭtempecon: praarbaro, prahistorio, prahomo, pratempo, pratipo ktp.
    1. Originecon: praloĝanto, prareligio, praslava lingvo, pradosierujo.
      apriora.
  • II- Samsignifa memstare uzata morfemo:
  • praa
    Primitiva, antaŭhistoria.
  • praulo
    Malproksima antaŭulo.

    Iel rilatitaj: