pozitiva

pozitiv/a (1)

  1. Esprimanta aŭ koncernanta jeson, akcepton, permeson: pozitiva respondo; pozitiva voĉo (ĉe baloto); pozitiva propozicio (en gramatiko, logiko); ni povas respondi tiun ĉi demandon tute pozitive (Z); la loko de mia konstanta loĝado ne estas ankoraŭ pozitive decidita (Z).
  1. Reala, praktike efektiviĝanta: tio estas almenaŭ pozitivaj rezultoj; senreligieco donas al la homo neniun pozitivan apogon (Z); fari pozitivan kritikon al la projekto (Z) (t.e. proponi plibonigojn); pozitivaj pruvoj de senkulpeco; kredo, kiu prezentus efektivan kaj pozitivan ligilon inter ĉiuj (homoj) (Z).
  1. Bazita nur sur faktoj esploritaj per eksperimentado: pozitivaj sciencoj; la pozitiva filozofio.
  1. [SCIENCOJ] Montranta la ĉeeston de priserĉata elemento aŭ efiko: pozitiva reakcio, testo; seropozitiva (je iu mikrobo), HIV-pozitiva (seropozitiva je HIV).
  1. [MATEMATIKO] (pp nombro) Pli granda ol nulo (— 0): pozitiva funkcio (kies valoroj ĉiuj estas pozitivaj); pozitiva dulineara formo (simetria dulineara formo b kun la eco, ke b(x,x) estas pozitiva por ĉiuj x — 0).
  1. [FIZIKO] Apartenanta al la speco de elektro, produktata per interfrotado de vitro kaj silkopeco: pozitiva poluso de pilo; korpo estas pozitive elektrita, se ĝi suferis perdon de elektronoj.
    negativa.
  1. [FIZIKO] (pp poluso de magneto) Strebanta al nordo.
  1. [ASTRONOMIO] (pp paluso de Tero) Norda.
  1. [FOTOGRAFIO] Karakterizanta bildon, kies nigraĵoj kaj blankaĵoj resp. respondas al tiuj de la reproduktita bildo.
  • pozitivo
    1. [MATEMATIKO] Nula ŝtupo de komparacio, kiu asertas simple la econ, sen ia komparo.
      komparativo, superlativo.
    1. [FOTOGRAFIO] Bildo, kopio pozitiva.
  • pozitivismo
    [FILOZOFIO] Doktrino, kiu rezignas pri metafiziko kaj okupiĝas nur pri la fenomenoj.
  • pozitivisto
    Adepto de pozitivismo.

    pozitivx


    Iel rilatitaj:

    elektrx jes